Realeca televidserio

Realeca televidserio (Angle, "Reality TV" aŭ "Reality show") estas televida ĝenro kiu kutime filmas kaj dokumentas realajn (realismajn) eventojn kontraste al fikcia kaj skribita dramo. Realspektaklon kutime partoprenas homoj, kiuj ne estas aktoroj, kaj ne enkorpigas fikcian rolulon, sed aperas kiel si mem. Tiu tipo de televida programo estas fondita je bildigo de reala vivo. La bazo estas la filmigado de neaktoroj, plejparte per kaŝitaj kameraoj.

Tiu spektaklo estas produktita kiel amasamuzaĵo kiu enspezas al la televidkanaloj per reklamoj, pagitaj laŭ mezurita enŝaltkvoto.

Je la komenco de la 21-a jarcento tiu ĝenro fariĝis la ĉefe tipo de produktaĵoj de la televidila industrio laŭ elspezo kaj enspezo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search